19.3.12

La kavoj de la spegulo















jen la kav' de l'spegulo jam fermita
kaj nun mi devas resti tie ĉi
ja okulfrape dividita   
deflanke de kie falis mi

eliri ne eblas tute certe
eĉ se oni voku min per nomo
eĉ se konsentita la ĉeesto 
fermas pordon tuj ĉi tiu domo

la fenestro mankas sur la muro
vorto pro la akvo dissolviĝas
en soifan vorton, rustas buŝo
antaŭ ekparoli, kaj mutiĝas

mi jam provis plu dormi tra la nokto 
kvaran, kvinan, sesan ĝis mateno
sidos mi sur tiu seĝa loko
kun orel' atenta pro sinteno  

la kavo de l'spegulo jam fermiĝis
kaj nun al mi alkroĉas premo hora 
al mi la preterlaso preteriris
jen mi ene, sed intime fora



Originala titolo: Os buracos do espelho
Aŭtoro: Arnaldo Antunes (O Globo: 27/07/2009)
Traudukis: Jozefo Lejĉ

Nenhum comentário: