25.3.12

Hemisferoj de la cerbo dialogas - Mercedes-Benz



Maldekstra hemisfero:

"Mi estas la maldekstra hemisfero. Mi estas sciencisto. Matematikisto. Mi amas tion, kion mi rekonas. Mi ordigas. Mi estas preciza. Rekta. Analizema. Strategiisto. Praktika. Ĉiam kontrolanta. Majstro pri vortoj kaj lingvaĵo. Realisma. Mi kalkulas ekvaciojn kaj ludas per nombroj. Mi estas la reguleco. Mi estas logika. Mi scias precize, kiu mi estas."


Dekstra hemisfero:

"Mi estas la dekstra hemisfero. Mi estas kreema. Libera spirito. Mi estas pasio. Mi estas sopiro. Volupto. Mi estas la sono de ridado. Mi estas la gusto. La sento de sablo sub nudaj piedoj. Mi estas moviĝemo. Vivaj koloroj. Mi estas la inklino pentri la blankan kanvason. Mi estas senlima imagpovo. Arto. Poezio. Mi perceptas. Mi sentas. Mi estas ĉio, kion mi volus esti."




Reklam-Agentejo: Shalmor Avnon Amichay / Y & R Interaga Tel-Avivo, Israelo
Ĉefa Direktoro de Kreado: Gideon Amichay
Plenuma Direktoro de Kreado: Tzur Golan
Direktoro de kreado: Yariv Twig
Direktoro de Arto: Gil Aviyam, Dror Nachumi
Ilustrantoj: Gil Aviyam, Lena Guberman
Aŭtor-rajtoj: Sharon Refael, Oren Meir
Plenuma Direktoro pri Klientoj: Adam Polachek
Konto Kontrolisto: Yael Yuz
Konto Administranto: Mayran Sadeh
Estro de Strategia Plano: Yoni Lahav
Direktoro de Planado: Cohxar Reznik
Plano: Nili Rabinowitz
Publikigita: februaro 2011


(Tradukis: Jozefo Lejĉ el la portugala versito de Rodolfo Rodrigues sendita de Vagnero Tero

Nenhum comentário: