9.11.05

La besto


Hieraŭ mi vidis beston
Ĉe la malpureco de la korto
Ĝi serĉis manĝaĝon inter la ruboj.

Trovinte ion,
Ĝi nek ekzamenis, nek flaris:
Ĝi avide englutis la tuton.

La besto ne estis hundo,
Ne estis kato,
Ne estis rato.

La besto, Dio mia, estis viro.


[Aŭtoris: Manuel Bandeira, grava morderna poeto el Brazilo. Esperantigis: Jozefo Lejte. - Dankon al Prof-ro Sylla Chaves pro la revizio.]

8.11.05

Kvadrilo

Johano, kiu amis Terezan, kiu amis Rajmundon,
kiu amis Marian, kiu amis Joakimon, kiu amis Lilion,
kiu amis neniun.

Johano foriris al Usono, Tereza eniris en monaĥejo,
Raimundo mortis pro akcidento, Maria estas nun fraŭlino,
Joakimo sinmortigis, kaj Lilio edziniĝis kun J. Pinto Fernandes,
kiu bedaŭrinde ne estis en tiu ĉi rakonto.

[Aŭtoro: Carlos Drummond de Andrade. Esperantigis: Jozefo Lejte.]