9.11.05

La besto


Hieraŭ mi vidis beston
Ĉe la malpureco de la korto
Ĝi serĉis manĝaĝon inter la ruboj.

Trovinte ion,
Ĝi nek ekzamenis, nek flaris:
Ĝi avide englutis la tuton.

La besto ne estis hundo,
Ne estis kato,
Ne estis rato.

La besto, Dio mia, estis viro.


[Aŭtoris: Manuel Bandeira, grava morderna poeto el Brazilo. Esperantigis: Jozefo Lejte. - Dankon al Prof-ro Sylla Chaves pro la revizio.]

8.11.05

Kvadrilo

Johano, kiu amis Terezan, kiu amis Rajmundon,
kiu amis Marian, kiu amis Joakimon, kiu amis Lilion,
kiu amis neniun.

Johano foriris al Usono, Tereza eniris en monaĥejo,
Raimundo mortis pro akcidento, Maria estas nun fraŭlino,
Joakimo sinmortigis, kaj Lilio edziniĝis kun J. Pinto Fernandes,
kiu bedaŭrinde ne estis en tiu ĉi rakonto.

[Aŭtoro: Carlos Drummond de Andrade. Esperantigis: Jozefo Lejte.]

21.10.05

Sapumu

(Plorkanto de lavistino.)


La sapo, ne daŭras ĝi,
La gutoj, malpli, malpli,
Sed vane eĉ kantas ŝi,
Sur blanka tolaĵ', ho Di' !

Ho sapumo, negrino, sapumo!
Mi sapumas senĉese frapante!

Nun mi lavas vian veston,
Sed hejme ĵus krias mi filo, mastrino.

Ho sapumo, negrino, sapumo!
Mi sapumas senĉese frapante!

Tolaĵon, ŝi havas ĝin,
Lacega mi vidas ŝin;
Tolaĵo, des pli, ju pli,
Sed monon, ĉu gajnas ŝi?

Ho sapumo, negrino, sapumo!
Mi sapumas senĉese frapante!
Por ke mi lavu veston
De mastrino, ja!
Por ke mi lavu veston
De mastrino, ja!


[Aŭtoris: Monsueto kaj Cartola, famaj brazilanaj muzikistoj. La brazila muzikistino Marisa Monte verkis novan version por la originala kompozicio. Esperantigis:
Jozefo Lejte.]