25.3.12

Kiu tago estas hodiaŭ?

 

Hemisferoj de la cerbo dialogas - Mercedes-Benz



Maldekstra hemisfero:

"Mi estas la maldekstra hemisfero. Mi estas sciencisto. Matematikisto. Mi amas tion, kion mi rekonas. Mi ordigas. Mi estas preciza. Rekta. Analizema. Strategiisto. Praktika. Ĉiam kontrolanta. Majstro pri vortoj kaj lingvaĵo. Realisma. Mi kalkulas ekvaciojn kaj ludas per nombroj. Mi estas la reguleco. Mi estas logika. Mi scias precize, kiu mi estas."


Dekstra hemisfero:

"Mi estas la dekstra hemisfero. Mi estas kreema. Libera spirito. Mi estas pasio. Mi estas sopiro. Volupto. Mi estas la sono de ridado. Mi estas la gusto. La sento de sablo sub nudaj piedoj. Mi estas moviĝemo. Vivaj koloroj. Mi estas la inklino pentri la blankan kanvason. Mi estas senlima imagpovo. Arto. Poezio. Mi perceptas. Mi sentas. Mi estas ĉio, kion mi volus esti."




Reklam-Agentejo: Shalmor Avnon Amichay / Y & R Interaga Tel-Avivo, Israelo
Ĉefa Direktoro de Kreado: Gideon Amichay
Plenuma Direktoro de Kreado: Tzur Golan
Direktoro de kreado: Yariv Twig
Direktoro de Arto: Gil Aviyam, Dror Nachumi
Ilustrantoj: Gil Aviyam, Lena Guberman
Aŭtor-rajtoj: Sharon Refael, Oren Meir
Plenuma Direktoro pri Klientoj: Adam Polachek
Konto Kontrolisto: Yael Yuz
Konto Administranto: Mayran Sadeh
Estro de Strategia Plano: Yoni Lahav
Direktoro de Planado: Cohxar Reznik
Plano: Nili Rabinowitz
Publikigita: februaro 2011


(Tradukis: Jozefo Lejĉ el la portugala versito de Rodolfo Rodrigues sendita de Vagnero Tero

24.3.12

Demandoj

http://nautikkon.blogspot.com.br/

Aŭtoro: Affonso Romano de Sant'Anna1
Tradukis: Jozefo Lejĉ



Jen demandas vi, sed mi ne scias,
kial mi amas vin tiel.
Se konus mi mem, kial mi amas
ĝuste tiel
certe mi estus pli kaj pli en pac'.  

Jen pri mi:
jen kato sur plafono
ĉepiede; 
jen tigro malsatinta, 
kiu karese
- pli certe voros vin.




 Originala versio en la portugala:

Pedes Explicação


Autor: Affonso Romano de Sant'Anna2


Pedes explicação, que não sei dar,
sobre meu jeito de amar.
Soubesse das razões porque te amo
desse modo
poderia também me apaziguar.

Sou assim:
um gato na poltrona
aos teus pés
ou um tigre que, faminto,
carinhosamente
- vem te devorar.




1 Fama brazila verkisto, filo de esperantisto, laŭ li asertis en la antaŭparolo de "Dulingvismo: utopia aŭ kontraŭbabela", de José Passini.
2 Famoso escritor brasileiro, filho de esperantista, segundo seu depoimento no prefácio a "Bilinguismo: utopia ou antibabel", de José Passini.

19.3.12

La kavoj de la spegulo















jen la kav' de l'spegulo jam fermita
kaj nun mi devas resti tie ĉi
ja okulfrape dividita   
deflanke de kie falis mi

eliri ne eblas tute certe
eĉ se oni voku min per nomo
eĉ se konsentita la ĉeesto 
fermas pordon tuj ĉi tiu domo

la fenestro mankas sur la muro
vorto pro la akvo dissolviĝas
en soifan vorton, rustas buŝo
antaŭ ekparoli, kaj mutiĝas

mi jam provis plu dormi tra la nokto 
kvaran, kvinan, sesan ĝis mateno
sidos mi sur tiu seĝa loko
kun orel' atenta pro sinteno  

la kavo de l'spegulo jam fermiĝis
kaj nun al mi alkroĉas premo hora 
al mi la preterlaso preteriris
jen mi ene, sed intime fora



Originala titolo: Os buracos do espelho
Aŭtoro: Arnaldo Antunes (O Globo: 27/07/2009)
Traudukis: Jozefo Lejĉ

Rê-Bordosa.11

Ĉi tiu tradukaĵo pri la neforgesebla personaĵo Rê-Bordosa estas mia omaĝo al genia Angeli.

Rê-Bordosa.12

Ĉi tiu tradukaĵo pri la neforgesebla personaĵo Rê-Bordosa estas mia omaĝo al genia Angeli.