Tradukisto

Ĉi tiu blogo prezentas kolekton da tradukaĵoj faritaj de Jozefo Lejĉ el la portugala al Esperanto.

30.11.09

AL VI, MIA LEGANTO














Al vi, mia leganto,
mi portis versaĵon samkiel donacon.
Malgrasaj kiel mi, linioj ja sen linilo,
sed tradukas la versoj eble ĉies senton...
Mi ne volas solece, silente, sen ĥoro diri ion.
Nu ĝuu, ĉe vi miaj vortoj sja nudas...

Ho, jen mia leganto...
Eble vi lasis sin nur iomete
ĉe la paĝo!
Aŭ simple vi jam ĝin foliumis kaj elverŝis fluantan versaĵon,
por serĉi alian legaĵon
certe pli legindan, belan, puran.

Kion scias mi pri vi,
la leganto?
Vi spektas preskaŭ tutan mian korpon pere literetoj.
Mi hezitas... tamen la vorto haste veron emas vori,
do ĝi ne amus poeton, se li jam satus pri am'.

La poemo,
kiun tie ĉi
mi dediĉas
estas graveda
el poezio
jam delonge ĉe vi.


Aŭtoro: Henrique Beltrão
Libro: Simples (simpla)
Tradukis el la portugala: Jozefo Lejĉ

25.8.09

Sou assim / Jen mi




Sou assim

Autor: Chico Miranda


Sou assim
assim eu sou,
doidamente
estranho sou.
Tão estranho
que às vezes
me estranho.
E quando rio,
Deus me acuda.
E quando choro,
choro um oceano.
e quando amo,
amo demais.



Jen mi

Aŭtoro: Chico Miranda / Tradukis: Jozefo Lejĉ

Jen estas mi,
tia mi estas,
la plej freneza
kaj stranga hom'.
Tiele stranga,
ke mi fojfoje
ne konas min.
Kiam mi ridas,
Dio min benu.
Kaj se mi ploras,
jen oceano.
Nu se mi amas,
amas giganto.

Soifa Jaro - Marilja (6) - El la erotika novelo de Ricardo Kelmer


Aŭtoro: Ricardo Kelmer

Esperantigis: Jozefo Lejte

http://tradukisto.blogspot.com/

Mi metis Mariljan sur la liton kaj momente emociita mi admiris ŝian nudan korpon, la brunecon de la haŭto kontrastanta al la heleco de la littuko, la mildajn blankajn streketojn el sunbruniĝo, ĉio ĉi faris bildon pli bela ol iu ajn pentristo povus pentri. Sja, kiel belaj fariĝas la virinoj en tiu ĉi momento, kiam ŝia tuta korpo estas kaj silenta kaj arda alvoko kaj...

- Silenta alvoko, ĉu?! - protestis Stilulo. - Vi tuj enmetu min tien aŭ mi denuncos vin al la Societo Protektanta de Bestoj!

Mi ignoris la scandalan malkondukon de mia kaco. Ĉar temis pri vere speciala momento, neniu parolanta kaj fia kaco embarasus ĝin. Post unu jaro kaj du monatoj mi denove estus en virinon, ĉu ne?! Kiel longe... La malsato fine ĉesigus, fu.

Milde mi ekkisis piedon de tiu, kiu tiam iĝis la anstataŭanta de Diino, mia ago signifanta mian kapitulacon kaj riverencon al la beleco kaj al la mistero de tiu virino.

- Nenia mistero, idioto! Ĉio, kio vi devas fari estas min…

Mi lasis la frenezan knabeton parolanta al neniu kaj daŭrigis la riton. Kaj mia lango komencis la belan promenadon sur la korpo de Marilja, malrapide antaŭenirante sur la sinuajn devojiĝojn de ŝiaj gamboj, lasante malantaŭen postsignojn el danka salivo. Ĝi pasigis la genuojn, la femurojn, iomete restis inter ili kaj finfine trafis sian destinon, kiel la soifanta pilgrimanto, kiu atingas oazon, kie malsoifos sin el la fonto de la plej pura kaj bongusta akvo.

Frap, frap, frap!!!

Ne, ne estis mia lango, kiu frapis ĉe la pordo de la oazo. Eĉ pro tio, ke oazo ne havas pordon, ĉu ne? Iu ja frapis ĉe la pordo de la ĉambro. Fek, la edzo!, pensis la tuta aro de miaj ĉeloj, ĉiuj hirtitaj. Kaj ili mem respondis kun rezigno: Ve al ni, kia merdo.

Kial mi povis forgesi la edzon de tiu ulino, kial?!

La ektimo estis nedirebla. Kaj tio, kio okazis poste, tiel rapide kuris, ke mi ne scias, kiel tio pasis. Mi nur memoras, ke en la sekundo post la frapoj ĉeporde mi troviĝis malantaŭ la brakseĝo, senmove kaŭrita, kvazaŭ ridinda pakaĵo. Mi estas certa, ke mi ne saltis el la lito rekte tien, mi neniam estis ja olimpika gimnastikisto. Mi kredas, ke la ektimo estis tiel granda, ke mia korpo malkonkretiĝis kaj, pufff, ree aperis malantaŭ la brakseĝon, nur tio eksplikas tian rapidecon.

Marilja stariĝis, vestis ĉambran robon, malfermis la pordon kaj la kara edzo eniris, virbove elspirante de kolero, kvazaŭ persone la mirinda Hulk. Li priserĉis la vestoŝrankon, ne vidis iun tie. Li iris al la banĉambro kaj ankaŭ tie neniun vidis. Do li revenis kaj puŝis la brakseĝon per la piedo. Kaj jen mi, kiu aperis tie, kaj nuda kaj en kaŭra pozicio, la plej bela bubo en la mondo.

(Originale verkita en la portugala: "Um Ano na Seca - Marília, 6", novelo de Ricardo Kelmer.)


24.3.08

Portugala Maro

Ho sala maro, kiom el la salo
Estas larmoj de portugalo!
Por la krozado, la patrinoj ploris,
Vane filoj, filinoj floris!
Fianĉinoj ne konis la altaron,
Por tio, ke ni havu maron!

Ĉu valoris la penon? Nur se temas
Pri l'animo, kiu ne ĝemas.
Kiu volas transpasi Boĵadoron,
Tiu transpasu eĉ doloron.
En la maron danĝeron fosis Di',
Sed ĉielon spegulas ĝi.


Aŭtoro: Fernando Pessoa
Tradukis: Jozefo Lejte





Originala teksto en la portugala:



Mar Português


Ó mar salgado, quanto do teu sal
São lágrimas de Portugal!
Por te cruzarmos, quantas mães choraram,
Quantos filhos em vão rezaram!
Quantas noivas ficaram por casar
Para que fosses nosso, ó mar!

Valeu a pena? Tudo vale a pena
Se a alma não é pequena.
Quem quer passar além do Bojador
Tem que passar além da dor.
Deus ao mar o perigo e o abismo deu,
Mas nele é que espelhou o céu.


Fernando Pessoa in "Mar Português"

19.1.08

Soneto 48-a - Luís Vaz de Camões

Ho, animo neniam forgesita,
Vi forlasis la vivon frumatene;
Dum ĉielon vi ĝuas ja serene,
Forpasas mia kor' enterigita.

Se estas en ĉielo permesita
Memoro pri la vivo, mi korplene
Petas vin ne forgesi amon jene,
El la plej pura koro elŝirita.

Sed se iom valoras la sufero,
La doloro restanta ĉe la kor',
La ĉagreno kaj mia malespero,

Al Di', kiu alvokis vin je glor',
Preĝu nur ne daŭrigi sur la tero
La inferon pluvivi de vi for.



Origalo en la portugala:


SONETO 48


Alma minha gentil, que te partiste
Tão cedo desta vida, descontente,
Repousa lá no Céu eternamente
E viva eu cá na terra sempre triste.

Se lá no assento etéreo, onde subiste,
Memória desta vida se consente,
Não te esqueças daquele amor ardente
Que já nos olhos meus tão puro viste.

E se vires que pode merecer-te
Alguma cousa a dor que me ficou
Da mágoa, sem remédio, de perder-te,

Roga a Deus, que teus anos encurtou,
Que tão cedo de cá me leve a ver-te,
Quão cedo de meus olhos te levou.

4.5.07

Terminareto pri tradukado

Tre bona la retejo pri tradukado. Tradukisto opinias ĝin vortarego, ne vortareto, ĉar ĝi estas pruvo pri kvalito. Gratulon pro la faka iniciato.

3.5.07

Silento

silento


korpo petas apudan korpon

froste krias korvo poste

never' more responde

Originalo:

silêncio


corpo pede outro corpo

posto onde corvo exposto

never more responde


(Aŭtoro: Amador Ribeiro Neto ; tradukis: Jozefo Lejte)

9.11.05

La besto


Hieraŭ mi vidis beston
Ĉe la malpureco de la korto
Ĝi serĉis manĝaĝon inter la ruboj.

Trovinte ion,
Ĝi nek ekzamenis, nek flaris:
Ĝi avide englutis la tuton.

La besto ne estis hundo,
Ne estis kato,
Ne estis rato.

La besto, Dio mia, estis viro.


[Aŭtoris: Manuel Bandeira, grava morderna poeto el Brazilo. Esperantigis: Jozefo Lejte. - Dankon al Prof-ro Sylla Chaves pro la revizio.]